Biografio de Ayrton Senna

AYRTON SENNA: VERA MODERNA HEROO
de Maximiliano Catania/FUNO*
Buenos Aires (AR), 21 Mar 2004

Ayrton Senna da Silva naskiĝis la 21-an de marto 1960 en San-Paŭlo (Brazilo). Li estas taksata kiel unu el la plej bonaj konkursopilotoj de ĉiu epoko, pasigis sian tutan vivon en la motorsporto kaj konkeris la amon de siaj zelotoj kaj la respekton fare de la kritikistoj de Formulo-1. Piloto dotita per talento, kiu permesis al li esti ĉie la plej bona. Lia ĉarmo kaj juna rideto igis lin vera moderna heroo...

La historio de Ayrton kun l' aŭtomobiloj portas nin al lia infanaĝo, kiam lia patro - riĉa aferisto kaj bienulo - kreis etan go-karton por li. Tiam la moveblecproblemoj ŝajnis malaperi tiel, ke li povis eniri la motorsportomondon. Per la helpo de sia patro, li partoprenis en la konkursoj de la brazila ĉampionado de go-kartoj en 1973, kaj li ne multe malfruis por pruvi siajn stirkapablojn: li obtenis sian ĉiaman venkon la 1-an de julio en Interlagos.

Estante go-karta ĉampiono de Sudameriko kaj monda vicĉampiono en 1980, Senna iris de Brazilo al Eŭropo, kie la plej gravaj Formuloj rezervis lokon por li. Ayrton, dank' al la helpo de sia patro, obtenis interkonsenton por stiri Van Diemen-on de la British FFord 1600 (1981). Li iĝis ĉampiono jam en la inaŭgura periodo. Poste li estis ĉampiono de la FFord 2000 kaj brita kaj eŭropa obtenante startopoziciojn, venkojn kaj rapidajn rondojn per mirinda facileco. La venonta paŝo estis tiu de la Brita Formulo 3 (1983); estis ekscitaj dueloj kun Martin Brundle, kaj Senna portis sian Ralt-Toyota-n al alia ĉampionadvenko. Post lia venko en la F3-a GP de Makao, Frank Williams petis al Senna testi F1-an aŭton. Li poste testis aliajn aŭtojn kiel McLaren-on kaj Brabham-on, sed lia eniro en F1-on (1984) okazis kun la humila teamo Toleman.

La kurejo de Rio Jacarepaguá, en lia brazila hejmo, estis la loko de la unua F1-a kuro de Senna. Ĝi ne estis bona komenco. Li startis el la lastaj vicoj, kaj havis fruan retiriĝon pro problemoj de la turbina motoro Hart. Tamen li ne kapitulacis. Post unu paro da semajnoj, en Sud-Afriko, li havis similan performancon en la kvalifikoj, sed li gajnis sian unuan poenton lokante sian 19-nombran Toleman-on en sesan pozicion. Meze de la ĉampionado li obtenis sian unuan podion (duapozicie) en la pluva Monako kune kun Alain Prost (unuapozicie). Tiu kuro estis diskutota por esti stopita tre frue. Estante naŭa fine de la ĉampionado, Ayrton estis varbita de la teamo Lotus por stiri kun la italo Elio de Angelis.

Ayrton, en sia dua GP por la brita teamo, obtenis sian unuan ĉiaman F1-an venkon en la pluva Estoril (Portugalio), kun unuminuta ekarto super Michele Alboreto. La brazila piloto refariĝis venkanto en la Belgia GP, fermante la periodon kun du venkoj kaj sep startopozicioj.

La venontan jaron, la motorsportaj kritikistoj jam konsideris Senna-n kiel unu el la plej bonaj tiutempaj pilotoj, kune kun Alain Prost, Nelson Piquet kaj Nigel Mansell. Lia spirhaltiga venko en Hispanio kontraŭ Mansell estis pruvonta, ke la enmeto de Senna inter la kvar plej bonajn ne estis tutsimpla hazardaĵo.

En 1987, la teamo Lotus ekkuris per la motoroj Honda (en 1985 kaj 1986 la motoroj estis de Renault) kaj Ayrton obtenis la unuan el siaj ses venkoj en Montekarlo; li eŭforie salutis la meĥanikistojn kaj poste sur la podio trempis la Reĝan Familion per ĉampano. Je la fino de la periodo, Ron Dennis anoncis, ke Senna estas konfidita de McLaren por kuri kun Alain Prost por la jaro 1988.

Dum la periodo, la alianco McLaren-Honda estis miriga: 15 venkoj el 16 kuroj. Ĝi estis la jaro de la unua ĉampionadvenko por Senna, dank' al liaj 8 venkoj kontraŭ la 7 de Prost, kvankam la lastulo obtenis pli da ĉampionadaj poentoj. Tamen la periodo 1988 ne estis nur la plej bona jaro de la historio por McLaren, sed ankaŭ la komenco de unu el la plej fascinaj rivalecoj de la tuta F1-a historio.

Pruvo de tio estis, en 1989, la malobservo de supozita pakto inter Senna kaj Prost por ke ili ne preterpasu unu la alian en la GP de San-Marino. Oni diris, ke tio estis la komenco de tia rivaleco. La venonta etapo estis estonta la GP de Japanio en Suzuka, kie la kontrasto atingis nesuspekteblajn nivelojn. La franca piloto estis preter ĉiuj kaj postkurata de la brazilano kun malmulte da rondoj farendaj, kiam Senna klopodis preterpasi lin en la kurbiĝo, kiu estas antaŭ la ĉefa rektaĵo, sed ambaŭ aŭtoj koliziis kaj konsekvence de tio ili retiriĝis el la kuro. Kvankam Ayrton sukcesis refunkciigi sian aŭton (dank' al la kurejoteknikistoj) kaj fakte venki la Grandan Premion, li estis poste elkonkursigita, do la ĉampionadvenko iris al Prost. "Mi estas priŝtelita" diris Ayrton. La prezidanto de FISA, Jean-Marie Balestre, trudis monpunon al Senna pro tiuj deklaroj kaj aldone lia F1-a stirlicenco estis provizore nuligata.

Ayrton Senna reobtenis sian licencon pagante milionan monpunon kaj pardonpetante al la estroj de FISA. Estis 1990 kaj Alain Prost iris en Ferrari-n, dirante, ke lia malproksimiĝo okazis pro tio, ke McLaren favoris la brazilan piloton. La destino volis, ke la ĉampionado estu debatata denove inter ili kaj, post unu plia kolizio en Japanio, Senna venkis la ĉampionadon je la dua fojo.

La venonta jaro estis estonta tiu de la tria ĉampionadvenko por Senna. Nigel Mansell de Williams malsukcesis denove venki la ĉampionadon. La brazila piloto komencis la jaron per kvar sinsekvaj venkoj en Usono, Brazilo, San-Marino kaj Monako, dum Briton restabiliĝis meze de la periodo. Elvojaĵo de tiu lasta en la japana GP riveliĝis avantaĝa por la piloto de McLaren. Senna oferis venkon al la brazila torcida en la pluva Interlagos, sian unuan venkon post 7 malsukcesintaj provoj. Ayrton eniris en la liston pri la trifojaj ĉampionadvenkintoj: Brabham, Stewart, Lauda, Piquet, Prost...

La aferoj ŝanĝiĝis en 1992, dank' al la grandioza laboro de la teamo de Frank Williams, do Mansell venkis sian ununuran F1-an ĉampionadon, venkante 9 el la 16 tiujaraj kuroj. La veturo de Ayrton Senna ne estis konkurenca, sed li obtenis tri merititajn venkojn: Monako, Hungario kaj Italio. La unua el ili, en la princolando, estis obtenita dank' al pneŭaj problemoj en l' aŭto de Mansell kun dek rondoj ĝis la fino...

Sen la motoroj Honda, kaj plenaj je internaj problemoj, McLaren devis uzi la motorojn Ford por la periodo 1993. Prost revenis en la kategorion post unu sabata jaro, nun stirante por Williams. Senna, malgraŭ kelkaj antaŭvidoj, estis estonta honesta rivalo por la franca piloto kaj memoro de eksaj bataloj estis la rezulto de tio ĉi. Malgraŭ ĉio, la ĉampionado estis venkita de Prost. Senna venkis 5 kurojn kaj la piloto de Williams 7. Du rimarkendaj venkoj de Ayrton estis tiu en Donington (GP de Eŭropo) pro la eminenteco de liaj stirkapabloj, kaj la alia en Interlagos (Brazilo), kie li estis eŭforie salutata de Juan Manuel Fangio sur la podio (la kvinfoja argentina piloto taksis la brazilanon kiel sian postveninton). Senna adiaŭis McLaren-on per venko - la lasta de sia kariero - en Adelajdo (Aŭstralio). Frank Williams dungis Senna-n por stiri unu el siaj aŭtoj por la jaro 1994, kune kun Damon Hill.

"La plej bona piloto kun la plej bona aŭto ne povas obteni alian rezulton ol la ĉampionadon mem" oni diris. Tamen, la jaro komenciĝis kun malfacilaĵoj por Ayrton kun du startopozicioj kaj du retiriĝoj en Brazilo kaj Pacifiko, dume lia defianto, Michael Schumacher de Benetton venkis ambaŭ konkursojn. La venonta epizodo, fina epizodo, estis okazonta en San-Marino. La aferoj estis malsimplaj jam ekde la komenco pro la grandioza akcidento de Rubens Barrichello dum la vendredaj sesioj, kaj do pro la morto de Roland Ratzenberger je sabato. Senna, videble maltrankvila, havis malbonan antaŭsenton, sed li eniris en la kuron egale. Li startis el la unua startopozicio, kaj okazis en la sepa rondo en la kurbiĝo Tamburello, ke li adiaŭis nin.

Multe da aferoj oni diris ekde tiu 1-a de majo. Brazilo ploris sian idolon. Eĉ Alain Prost estis vere malgaja.

Ayrton Senna obtenis 41 venkojn, 65 startopoziciojn (rekordo) kaj 19 rapidajn rondojn dum sia F1-a kariero. Sed nuraj statistikoj ne kreas idolon. La rilato inter li kaj lia publiko iris trans ĉiu unuopa partoprenado en iu ajn Granda Premio. La brazilano havis senliman talenton ene de la kurejo kaj kapablon interrilati kun aliaj personoj ekstere de ĝi.

Enketo farita en Brazilo (2000) malkovris, ke Senna estas rigardata esti la plej granda heroo de sia lando. Unu plia pruvo por diri, ke Ayrton estas vera moderna heroo.

* tradukita de Alessandro Fiorillo


Aliaj versioj
AnglaHispanaItalaPortugala