SCHUMACHER SEPFOJA ĈAMPIONO, RÄIKKÖNEN REVENAS AL LA VENKO
de Maximiliano Catania/FUNO
Bonaero (AR), 30 Aŭg 2004
Michael Schumacher estas la nova ĉampiono de la F1. Lia duarango ĉe Spa-Frankorŝampo kaj la triarango de lia samteamano Rubens Barrichello faris, ke la germana piloto de Ferrari kronu ankoraŭfoje. Tiamaniere, Schumi iĝis la piloto kun la plejgranda nombro da titoloj (sep). La pluraj akcidentoj en la Grand-Premio kaj la problemoj ĉe la pneŭmatikoj Michelin kaŭzis la elirojn de la gvidaŭto. Kimi Räikkönen (McLaren-Mercedes) povis venki ĉe la kurejo dank' al lia inteligenta strategio (li estis deka en la meritado). Felipe Massa (Sauber-Petronas) estis 4-a, Giancarlo Fisichella (Sauber) 5-a, Christian Klien (Jaguar-Cosworth) 6-a, Olivier Panis (Toyota) 7-a kaj David Coulthard (McLaren) 8-a.
|